Login
You're viewing the y.diskcat.com public feed.

Replies

  • Aug 2, 2026, 9:52 AM

    Urbkonsilistino de #Graz Elke Heinrichs ĵus salutis la Kongreson en sufiĉe bone elparolata Esperanto, post kiam ŝi montris sian t-ĉemizon, kiun ŝi ricevis de aŭstralia (ne aŭstra) Esperantisto. 💚

    Poste (en la germana, kun traduko al Esperanto) ŝi rakontis pri la tempo, kiam Esperantistoj organizis, ke tiam malsatandaj infanoj de Steiermark kaj ĉefe de Graz povu resaniĝi en Hispanio.

    Elke Heinrichs sur la scenejo. Projekcio sur ekrano anoncas ŝin
    Elke Heinrichs feliĉe ridetante montras Esperantan t-ĉemizon, kiun ŝi surhavas. Super tio, ŝi portas blankan jaketon aŭ bluzon. Plie ŝi portas blankan longan pantalonon.
    Elke Heinrichs prelegas. Viro tradukas.
    💬 0🔄 0⭐ 0