das-gdas_g@chaos.social
Aug 2, 2026, 9:52 AMUrbkonsilistino de #Graz Elke Heinrichs ĵus salutis la Kongreson en sufiĉe bone elparolata Esperanto, post kiam ŝi montris sian t-ĉemizon, kiun ŝi ricevis de aŭstralia (ne aŭstra) Esperantisto. 💚
Poste (en la germana, kun traduko al Esperanto) ŝi rakontis pri la tempo, kiam Esperantistoj organizis, ke tiam malsatandaj infanoj de Steiermark kaj ĉefe de Graz povu resaniĝi en Hispanio.